Бесплатно

Advokato Patelin

Текст
iOSAndroidWindows Phone
Куда отправить ссылку на приложение?
Не закрывайте это окно, пока не введёте код в мобильном устройстве
ПовторитьСсылка отправлена

По требованию правообладателя эта книга недоступна для скачивания в виде файла.

Однако вы можете читать её в наших мобильных приложениях (даже без подключения к сети интернет) и онлайн на сайте ЛитРес.

Отметить прочитанной
Шрифт:Меньше АаБольше Аа

PATELIN. Mi opinias, ke la ĉefa indo de honesta viro estas elpagi siajn ŝuldojn, kaj mi venas demandi, en kia momento vi povos plej oportune ricevi viajn tricent skudojn.



GUILLAUME. Tuj!



PATELIN. Mi havas hejme vian monon tute pretan kaj elkalkulitan; sed mi devas doni tempon al vi, por ke la notario skribu kvitancon. Tiuj necesaĵoj devenas de heredo, kiu koncernas mian filinon, kaj pri tio mi devos redakti kalkulan raporton.



GUILLAUME. Estas juste. Nu!.. morgaŭ matene, je la kvina.



PATELIN. Je la kvina, ĝi estu! Eble mi venis maloportune, sinjoro Guillaume? Mi timas ĝeni vin.



GUILLAUME. Neniel! Ho ve! mi havas tro da libera tempo; mi vendas neniom!



PATELIN. Tamen vi sola vendas pli multe ol ĉiuj ĉi-tieaj vendistoj.



GUILLAUME. Ĉar multe mi penadas!



PATELIN. Vi estas, je l’ honoro, la plej lerta homo el la tuta lando… (Rigardas la drapon) Jen beleta drapo!



GUILLAUME. Belega!



PATELIN. Vi komercadas tiel inteligente!..



GUILLAUME. Ho! sinjoro…



PATELIN. Tiel lertege!..



GUILLAUME. Ho! ho! sinjoro…



PATELIN. Per manieroj tiel noblaj kaj senartifikaj, kiuj altiras al vi ĉiujn korojn.



GUILLAUME. Ho! neniel, sinjoro.



PATELIN. Je Dio! la koloro de tiu ĉi drapo ĉarmas la okulojn!



GUILLAUME. Estas vere!.. Ĝi estas kaŝtankolora.



PATELIN. Kaŝtankolora! Kiel bele! Mi vetas, sinjor’ Guillaume, ke vi elpensis mem tian koloron!



GUILLAUME. Jes, jes, kune kun mia kolorigisto.



PATELIN. Mi ĉiam diris: enestas pli da sprito en via kapo sole, ol en ĉiuj cerboj de l’ urbeto.



GUILLAUME. Ha! ha! ha!



PATELIN (palpas la drapon). Tiu ĉi lano ŝajnas el bona fabrikado.



GUILLAUME. Pura lano el Anglujo!



PATELIN. Mi pensis tiel; pri Anglujo… mi pensas, sinjoro, ke iam ni estis kunlernantoj.



GUILLAUME. Ĉe sinjoro Nikodemo?



PATELIN. Ĝuste! Vi estis tiel bela kiel Amoro!



GUILLAUME. Mia patrino kutimis tion diri.



PATELIN. Kaj vi ellernis ĉion, kion oni volis ke vi lernu.



GUILLAUME. Estante dekokjara, mi sciis legi kaj skribi.



PATELIN. Domaĝe vi ne dediĉis vin al grandaj aferoj! Mi certigas, sinjoro, ke vi estus bona regnestro!



GUILLAUME. Kial ne?



PATELIN. Aŭskultu; mi ĝuste ekdeziris drapon de tiu sama koloro. Mi memoras, ke mia edzino volas, ke mi farigu al mi veston; mi pensas, ke, morgaŭ matene, je la kvina, alportante viajn tricent skudojn, mi prenos eble iom da tiu ĉi drapo.



GUILLAUME. Mi ĝin konservos por vi.



PATELIN (al si). Konservi? ne profite por mi! (Laŭte.) Aĉetonte renton, mi rezervis hodiaŭ matene mil ducent frankojn, kiujn mi ne volis tuŝi; sed mi pensas, sinjoro, ke vi partoprenos en ili.



GUILLAUME. Kial vi ne aĉetus renton? Vi havus tamen pecon da mia drapo.



PATELIN. Sendube; sed mi malamas aĉeti kredite. Kiel mi ĝojas, vidante vin tiel freŝa kaj gajema! Kiel sanema kaj longaviva mieno!



GUILLAUME. Jes, mi fartas bone.



PATELIN. Kiom da tiu ĉi drapo vi kredas, ke mi bezonos? Tiamaniere, kun la tricent skudoj mi alportos ankaŭ monon por pagi la drapon.



GUILLAUME. Vi bezonos… Vi volas kredeble la plenan veston?



PATELIN. Jes, plenegan! jakon, pantaloneton, veŝton, kun subaĵo el tiu sama ŝtofo; ĉion longegan kaj larĝegan.



GUILLAUME. Vi bezonos… jes… ses ulnojn… Ĉu vi volas, ke mi detranĉu ilin, atendante?



PATELIN. Atendante?.. Ne, sinjoro, ne;… kun la mono sur mia mano, se vi permesos;… kun la mono sur mia mano, tia estas mia maniero pagi.



GUILLAUME. Tre bona maniero… (Al si mem.) Jen homo akuratega!



PATELIN. – Ĉu vi memoras, sinjor’ Guillaume, tagon kiam ni kune vespermanĝis en la restoracio «Ŝildo de Francujo»?



GUILLAUME. En la festotago de l’ urbeto?



PATELIN. Ĝuste; ni diskutadis ĉe la postmanĝo pri la tiamaj aferoj: kiajn belaĵojn vi paroladis!



GUILLAUME. Ĉu vi memoras ilin?



PATELIN. Ĉu mi memoras! Vi tiam profetis ĉion, kion poste ni legis ĉe Nostradamus.



GUILLAUME. Mi antaŭvidas la estontaĵojn de longe.



PATELIN. Po kiom, sinjor’ Guillaume, vi vendos al mi ĉiun ulnon da tiu ĉi drapo?



GUILLAUME (rigardas la markon). Mi vidu… alia pagus po ses skudoj; sed al vi… mi ĝin donos po kvin.



PATELIN (mallaŭte). Kia hebreo! (laŭte) Moderega prezo! Sesoble kvin faros ĝuste…



GUILLAUME. Tridek skudojn.



PATELIN. Jes, tridek; ĝusta estas la kalkulo… Per Dio! por ke ni rekonatiĝu kune, necese estas, ke ni kunmanĝu, morgaŭ tagmeze, anseron, kiun procesanto donacis al mi.



GUILLAUME. Anseron! treege mi amas anserviandon!



PATELIN. Des pli bone! Donu la manon! Morgaŭ do ni tagmanĝos kune. Anserojn mia edzino kuiras mirige. Vorton de honoro, mi deziregas, ke ŝi vidu sur mia korpo veston el tiu ĉi drapo! Ĉu vi pensas, ke, eklaborante de morgaŭ matene, oni povos fini la veston antaŭ la tagmanĝo?



GUILLAUME. Se vi ne donos sufiĉe da tempo al la tajloro, li ĝin fuŝos.



PATELIN. Estus domaĝe!



GUILLAUME. Faru pli bone: vi diras, ke via mono estas tute preta?



PATELIN. Sen mono preta mi ne ekvolus aĉeti.



GUILLAUME. Mi tuj portigos la drapon en vian domon per servisto. Mi memoras, ke la ĝusta mezuraĵo estas tie jam detranĉita.



PATELIN. Des pli bone! (Prenas la drapon.)



GUILLAUME. Atendu! Antaŭe mi devas mezuri dum via ĉeesto.



PATELIN. Kial? ĉu mi ne tute konfidas al vi?



GUILLAUME. Lasu, lasu; mi tuj sendos ĝin, kaj ree vi sendos al mi la…



PATELIN. Ree? tute ne! ne malhelpu viajn servistojn; nur du paŝoj estas hejmen… Kiel vi diris, la tajloro havos pli da tempo por labori.



GUILLAUME. Permesu, ke vin akompanu servisto, kiu reportos al mi la monon.



PATELIN. Neniel! Mi ne estas fiera; vesperiĝas, kaj sub mia robo la drapo elŝajnos sako da procesoj.



GUILLAUME. Tamen, sinjoro, mi volas kunsendi serviston, kiu…



PATELIN. Ho! mi malamegas ceremoniojn! Je la kvina horo batanta la tricent skudojn, kaj la anseron sur la tablo. Nu! malfruiĝas; adiaŭ, mia kara najbaro; via servanto mi estas… via servanto!



GUILLAUME. Via servanto, sinjoro, via servanto.



(Patelin eniras hejmen.)



SCENO VII

GUILLAUME, sola

He! li foriras, kun mia drapo; sed baldaŭ estos la kvina de l’ mateno. Morgaŭ mi devas tagmanĝi ĉe li, li pagos al mi, jes, li al mi pagos… Certe, jen la advokato plej honesta kaj konscienca, kiun mi vidis iam; mi bedaŭretas, ke mi vendis al li tiun drapon iom tro kare, ĉar li volas elpagi tricent skudojn, kiujn mi ne esperis: mi tute ne scias, el kie devenas tiu ŝuldo… sed bone estas… Ho! noktiĝas; nenion plue mi enspezos hodiaŭ. (Al servisto.) Enfermu zorge ĉiujn komercaĵojn… Sed jen estas Agnelet, tiu fripono, kiu ŝtelis miajn ŝafojn.



SCENO VIII

GUILLAUME, AGNELET

GUILLAUME. Ha! rabisto! kion utilas, ke mi enspezas multe en la butiko? tiu krimulo forprenas la tutan profiton!



AGNELET. Bonan vesperon, sinjoro, kaj bonan nokton!



GUILLAUME. Vi kuraĝas ankoraŭ aperi antaŭ mi?



AGNELET. Permesu, bona mastro, ke mi diru, ke ia sinjoro prezentis al mi skribaĵon, en kiu oni parolas nur pri ŝafoj, juĝoj kaj vokoj al juĝejo.



GUILLAUME. Vi ŝajnigas vin naivegulo! sed mi certigas, ke neniam plu vi buĉos ŝafojn, sen grava puno.



AGNELET. He! mia dolĉa mastro, ne kredu al la kalumniantoj.



GUILLAUME. Kalumniantoj! fripono! Ĉu mi ne surprizis vin nokte, dum vi buĉis ŝ

Купите 3 книги одновременно и выберите четвёртую в подарок!

Чтобы воспользоваться акцией, добавьте нужные книги в корзину. Сделать это можно на странице каждой книги, либо в общем списке:

  1. Нажмите на многоточие
    рядом с книгой
  2. Выберите пункт
    «Добавить в корзину»