Бесплатно

Advokato Patelin

Текст
iOSAndroidWindows Phone
Куда отправить ссылку на приложение?
Не закрывайте это окно, пока не введёте код в мобильном устройстве
ПовторитьСсылка отправлена

По требованию правообладателя эта книга недоступна для скачивания в виде файла.

Однако вы можете читать её в наших мобильных приложениях (даже без подключения к сети интернет) и онлайн на сайте ЛитРес.

Отметить прочитанной
Шрифт:Меньше АаБольше Аа

COLETTE. Ĉi tiu kriplulo tiras mian brakon.

HENRIETTE. Se vi amas min, Valère, vi pensos al mi, nur kiam vi estos certa, ke via patro konsentos nian edziĝon.

COLETTE. Agnelet kaj mi intencas klopodi pri tio.

AGNELET. Mi jam elpensis honestan rimedon, kiu sukcesos, se Dio volos, kiam mi liberiĝos el la proceso.

VALÈRE. Kontraŭ ĉiu ajn malfeliĉo mi garantios al vi.

HENRIETTE. Jen mia patro! ni forkuru!

SCENO X
PATELIN, SINJORINO PATELIN

PATELIN. Nu, edzino, ĉu mi bone elektis tiun ĉi drapon?

SINJORINO PATELIN. Jes, sed kiel vi pagos ĝin? Vi promesis alporti monon morgaŭ frumatene. Sinjoro Guillaume estas hebreo, kiu venos tien ĉi kaj faros inferan muzikon.

PATELIN. Kiam li alvenos, ne forgesu fari kion mi diris, kaj helpu min zorge.

SINJORINO PATELIN. Vole-nevole, mi devas helpi vin por eliri el implikaĵo; sed vi devus honti pro tia artifiko, kaj vi tute ne agas honeste.

PATELIN. Agi honeste, mia edzino? Nenio estas pli facila, al riĉulo; sed al malriĉulo la honesteco estas maloportuna. Sed ni forgesu tion, kaj ni iru tagmanĝi ĉe via fratino. Reveninte hejmen, ni, tuj hodiaŭ vespere, distranĉigos la drapon, timante ian malfeliĉaĵon.

SINJORINO PATELIN. Ni foriru! sed mi timas, ke morgaŭ matene fariĝos ĉi tie bela bruego.

Finiĝas la unua akto

AKTO DUA

SCENO UNUA
GUILLAUME (sola); poste PATELIN

GUILLAUME. Ordema homo devas resumi ĉiumatene ĉion, kion li intencas fari dum la tago. Mi pripensu iom. Unue, mi estas ricevonta je la kvina horo de sinjoro Patelin tricent skudojn, kiujn ŝuldis lia mortinta patro; plue, tridek skudojn por ses ulnoj da drapo, kiujn hieraŭ li kunportis el ĉi tie; item, tagmanĝi ĉe li anseron, kuiritan de lia edzino; poste, prezentiĝi pro juĝa voko antaŭ la juĝiston kontraŭ Agnelet, pri cent dudek ŝafoj, kiujn li forŝtelis de mi. Mi pensas, ke mi forgesas nenion? (Ekrigardas sian poŝhorloĝon.) Diablo! la horo jam pasis de longe, kaj mi ne vidas la atendaton. Mi iru al li… Ne, homo tiel akurata ne forgesos siajn vortojn… Tamen li havas mian drapon, kaj mi scias nenion pri li. Kion mi faros? Mi ŝajnigu, ke mi vizitas lin, kaj mi eksciu tion, kio okazas (aŭskultas ĉe la pordo de Patelin). Mi aŭdas, ke li kalkulas mian monon… (Flaras.) Mi flaras la kuiradon de l’ ansero… Mi frapu!

PATELIN (en la domo.) Mia edzino! mi-a ed-zi-no!!..

GUILLAUME (al si.) Ĝi estas li mem.

PATELIN. Mal-fer-mu la por-don!.. Jen estas l’ a-po-te-kis-to!..

GUILLAUME. L’ apotekisto?

PATELIN. Li alportas vomilon!.. vo-mi-lon!!

GUILLAUME. Vomilon? Iu estas malsana ĉe li; eble mi ne rekonis lian voĉon tra la pordo. Mi frapu pli forte! (frapegas.)

PATELIN. Mal-bo-nu-li-no! Mask-ha-van-ti-no!! Ĉu vi tuj malfermos?

SCENO II
GUILLAUME, SINJORINO PATELIN

SINJORINO PATELIN, mallaŭte. Ha! ĉu estas vi, sinjor’ Guillaume?

GUILLAUME. Jes, ĝi estas mi; vi estas kredeble sinjorino Patelin?

SINJORINO PATELIN. Jes, via servantino. Senkulpigu, sinjoro, ke mi timas paroli laŭte.

GUILLAUME. Ho! parolu laŭ via plaĉo! Mi venas al sinjoro Patelin.

SINJORINO PATELIN. Pli mallaŭte, sinjoro!

GUILLAUME. He! kial mallaŭte? Mi venas viziti lin.

SINJORINO PATELIN. Eĉ pli mallaŭte, mi petas!

GUILLAUME. Tiel mallaŭte, kiel plaĉos al vi; sed estas necese, ke mi lin vizitu.

SINJORINO PATELIN. Ho ve! ĉu la mizerulo estas vizitebla?

GUILLAUME. Kial? kio okazis al li de hieraŭ?

SINJORINO PATELIN. De hieraŭ? Ho ve! sinjor’ Guillaume, jam ok tagojn li ne ekmoviĝetis el la lito!

GUILLAUME. El la lito? tamen hieraŭ li venis al mi.

SINJORINO PATELIN. Li? al vi?

GUILLAUME. Jes, li al mi! kaj li estis gajema kaj sanega.

SINJORINO PATELIN. Ha! sinjoro, la lastan nokton vi certe sonĝis tion!

GUILLAUME. Je Dio! vi ŝercas! mi sonĝis? Ĉu mi sonĝis ankaŭ pri la ses ulnoj da drapo, kiujn li forportis?

SINJORINO PATELIN. Ses ulnoj da drapo?

GUILLAUME. Jes, da drapo kaŝtankolora. Kaj pri la ansero, kiu estas tagmanĝota, ĉu mi sonĝis ankaŭ?

SINJORINO PATELIN. La momento tute ne konvenas por ridi!

GUILLAUME. Por ridi? mil diabloj! mi ne ridas, mi tute ne volas ridi! Mi certigas, ke hieraŭ li forportis sub sia robo ses ulnojn da drapo.

SINJORINO PATELIN. Ho ve! la kompatinda! plaĉu al Dio, ke li estu povinta fari tion! Ha! sinjor’ Guillaume, li suferis hieraŭ pro cerba sangalfluo, kiu enĵetis lin en deliron, en kiu li estas ankoraŭ.

GUILLAUME. Mil tondroj! vi mem deliras, kaj mi decide volas paroli kun li.

SINJORINO PATELIN. Ho! estante tiel malsana, li ne povas havi interparoladon. Ni sidigis lin en brakseĝon apud la pordo, dum la repretigo de lia lito. Se vi vidus lin, vi kompatus.

GUILLAUME. Bone! mi kompatus! (Volas eniri domen.) Kiel ajn li estas, mi volas lin vidi, aŭ…

SINJORINO PATELIN (interrompas kaj stariĝas antaŭ la pordo). Ha! ne malfermu la pordon, vi mortigus mian edzon. Kelkfoje li volas forkuradi… (Sinjoro Patelin aperas kaj alkuras kun ĉifonaĵoj ĉirkaŭ la kapo.) Ha! jen li ekforkuras!!

SCENO III
PATELIN, SINJORINO PATELIN, GUILLAUME

SINJORINO PATELIN. Mi antaŭdiris tion. Nun helpu al mi, por ke mi lin rekaptu… Mia malfeliĉa edzeto! Sidiĝu ĉi tien! (ŝi alŝovas brakseĝon).

PATELIN. Aj! Aj! mia kapo!

GUILLAUME. Efektive, jen estas homo kompatinda. Tamen li ŝajnas la sama, kiun mi vidis hieraŭ… Mi vidu pli proksime… Sinjor’ Patelin, mi vin salutas.

PATELIN. Bonan tagon, sinjor’ Anodin.

GUILLAUME. Sinjor’ Anodin?

SINJORINO PATELIN. Li imagas, ke vi estas l’ apotekisto. Foriru!

GUILLAUME. Mi ne volas foriri… (Al Patelin). Sinjoro, ĉu vi memoras, ke hieraŭ…

PATELIN. Jes, mi ordonis, ke oni konservu por vi…

GUILLAUME. Bone! li rememoras!

PATELIN. Plenan glason da mia urino.

GUILLAUME. Urinon mi ne bezonas!!

PATELIN. Edzino, montru ĝin al sinjor’ Anodin… Li vidos, ĉu mi havas ian malsaneron en miaj urintuboj.

GUILLAUME. Urintuboj!.. Sinjoro, mi petas, ke vi pagu al mi.

PATELIN. Ĉu vi povus iom maldensigi miajn elpuraĵojn? Ili estas malmolaj kiel fero kaj nigraj kiel via barbo.

GUILLAUME. Ta, ta, ta! vi elpagas al mi per bela mono!

SINJORINO PATELIN. He! sinjoro, mi petas, ke vi eliru.

GUILLAUME. Bagateloj! Ĉu vi volas tuj elkalkuli mian monon? mi volas, ke vi pagu al mi!

PATELIN. Plu ne donu al mi tiajn malbongustajn pilolojn; ili preskaŭ eltiris la animon el mia korpo.

GUILLAUME. Ha! multe pli bone estus, se ili eltirus mian drapon el viaj manoj!

PATELIN. Edzino, edzino, forpelu tiujn nigrajn papiliojn, kiuj flirtas ĉirkaŭ mi! Vidu, kiel ili suprenflugadas!..

GUILLAUME. Mi vidas nenion.

SINJORINO PATELIN. Ĉu vi ne komprenas, ke li deliras? Foriru!

GUILLAUME. Neniel! mi volas monon!

PATELIN. La kuracistoj mortigis min per siaj drogoj.

GUILLAUME. Li ne deliras plu! mi tuj parolos kun li. Sinjor’ Patelin?

PATELIN. Sinjoroj, mi paroladas por Homero!..

GUILLAUME. Por Homero?

PATELIN. Kontraŭ la nimfo Kalipso!

GUILLAUME. Kalipso? Je l’ diablo! Kio estas tio?

SINJORINO PATELIN. Li deliras, mi diras. Eliru, foriru, mi petas.

GUILLAUME. Mi volas resti.

PATELIN. La pastro de Kronido… La Koribantoj… Vidu!.. Li ĝin ekkaptis… li forportas!.. Katon! Katon!.. Ĝi forprenas mian lardon!

GUILLAUME. Diru! kiam vi estos sufiĉe longe delirinta, ĉu vi elpagos miajn tridek skudojn?

PATELIN. Ŝia groto ne resonis plu per la dolĉa kanto de ŝia voĉo!

GUILLAUME (al si). Ĉu eble mi erarus pri la vera persono?

SINJORINO PATELIN. He! sinjoro, permesu, ke tiu malfeliĉulo ripozu.

GUILLAUME. Atendu iom, eble li trankviliĝos. Li rigardas min, kvazaŭ alparolonta.

PATELIN. Ha! Sinjor’ Guillaume…

GUILLAUME (al Sinjorino Patelin). Ho! li rekonas min! (al Patelin) Kio estas?

PATELIN. Senkulpigu min…

GUILLAUME. (al Sinjorino Patelin). Vi vidas, ke li ekrememoras!

PATELIN (al sinjoro Guillaume). Ĉar, estante dek kvin tagojn en tiu ĉi urbeto, mi ne faris ankoraŭ viziton al vi.

GUILLAUME (al si). Diablo! pli bone mi esperis… (Laŭte) Tamen hieraŭ…

PATELIN. Jes, hieraŭ, por senkulpigi min, mi sendis al vi juĝoficiston el mia amikaro…

GUILLAUME (al si). Diablo! juĝoficisto forprenis mian drapon! Ho ve! mian drapon mi ne rehavos plu!.. (Laŭte) Sed tio estas mensogo; vi mem havas mian drapon; la pruvo estas…

SINJORINO PATELIN. He! sinjoro, se vi parolos kun li pri aferoj, vi lin mortigos.

GUILLAUME. Ne maltrankviliĝu… (al Sinjoro Patelin). La pruvo estas, ke via mortinta patro ŝuldis al la mia tricent skudojn. Per la diablo! mi ne foriros sen mia mono!

PATELIN. La juĝistaro rimarkos, mi petas, ke la piriko estas antikva danco… tra la la! Ni dancu! (ĉirkaŭprenas kaj dancigas Sinjoron Guillaume.) Ni dancu! Baptanino mia, kiam mi dancas…

Купите 3 книги одновременно и выберите четвёртую в подарок!

Чтобы воспользоваться акцией, добавьте нужные книги в корзину. Сделать это можно на странице каждой книги, либо в общем списке:

  1. Нажмите на многоточие
    рядом с книгой
  2. Выберите пункт
    «Добавить в корзину»